„War Literature as a Mirror of Ukrainian Identity” A Lecture by Nataliia Romanyshyn (Synopsis in English and in Esperanto)
Esperanto is an international auxiliary language created in the late 19th century to make communication easier between people of different nationalities.
It was developed by Ludwik Zamenhof (1859–1917), a Polish doctor and polyglot of Jewish origin. He believed that a language that is not tied to any one culture and easy to learn could help build peace and understanding across the world. Esperanto’s vocabulary is mainly based on Romance languages, but it also includes words from other European and global languages, which often makes it partly understandable even to first-time learners.

Esperanto estas internacia planlingvo kreita fine de la 19-a jarcento, celante faciligi komunikadon inter homoj de diversaj naciecoj.
Ĝia kreinto estis Ludoviko Zamenhof (1859–1917), pola kuracisto kaj poligloto de juda deveno, kiu kredis, ke lingvo ne ekskluzive “apartenanta” al iu ajn loka kulturo kaj facile lernebla povas kontribui al konstruado de paco kaj interkompreno en la mondo. La leksiko de Esperanto devenas ĉefe el latinidaj lingvoj, sed ankaŭ el aliaj lingvoj de Eŭropo kaj la mondo; tio ebligas eĉ komencantojn parte kompreni ĝian enhavon.
Throughout his life, Zamenhof showed both altruism and determination. As early as at high school—around the age of seventeen—he began developing what would later become the most widely used constructed auxiliary language. Growing up in multicultural Białystok, he was deeply aware of the destructive impact of intercultural conflict. He saw a neutral, shared language as the first step toward mutual respect. He had an impressive command of many languages, even by today’s standards, including Russian, Yiddish, Polish, German, Latin, Aramaic, Hebrew, French, Greek, English, and Italian. While medicine was his profession, his passion extended far beyond it. Almost until his death, he published journals, translations, poems, and original works in Esperanto, and he also contributed to preserving the Yiddish language—around the age of twenty, he wrote its first grammar.
Zamenhof dum sia tuta vivo montris kaj altruismon, kaj laboremon. Jam en mezlernejo, ĉirkaŭ la aĝo de deksep jaroj, li ellaboris la bazon de tio, kio poste fariĝos la plej disvastigita planlingvo. Jam tre frue, edukita en la plurkultura urbo Bjalistoko, li konsciis pri la tragediaj sekvoj de interkulturaj konfliktoj – en neŭtrala komuna lingvo li vidis la unuan paŝon al interkonsento. Li konis kvanton da lingvoj tiom grandan, ke ĝi surprizas eĉ hodiaŭ, kiam lernomaterialoj por ajna lingvo troviĝas je unu klako – Esperanto estis inspirita de lia persona kono de la rusa, jida, pola, germana, latina, aramea, hebrea, franca, greka, angla kaj itala. Medicino estis lia “praktika” profesio, tamen li neniam limiĝis al ĝi – preskaŭ ĝis sia morto li publikigis revuojn, tradukojn, poezion kaj originalajn librojn en Esperanto, kaj li laboris ankaŭ pri la heredaĵo de la jida lingvo – ĉirkaŭ la aĝo de dudek jaroj li verkis la unuan gramatikon de tiu lingvo.

Soon after he published his textbook, people around the world began recognizing Esperanto’s simplicity and practicality. The language proved capable of expressing the full range of human thought, as shown by thousands of scientific and literary works, including a complete translation of Pan Tadeusz. Despite early skepticism, prejudice, and even efforts by the French authorities to suppress Esperanto in favor of their own language, Zamenhof’s project steadily gained popularity—even among linguists. The first Esperanto clubs began to form (starting in Nuremberg, then spreading across Europe). Some of them still exist today, and Esperanto continues to have a dedicated community of speakers.
Baldaŭ post la eldono de la unua lernolibro de Esperanto, el la mondo komencis alveni signaloj pri la granda simpleco kaj utileco de la lingvo. Ĝi ebligis esprimi la plej diversajn nuancojn de homa penso, kion konfirmis miloj da sciencaj kaj literaturaj publikaĵoj, interalie plena traduko de Sinjoro Tadeo. Malgraŭ komenca skeptikeco, antaŭjuĝoj kaj eĉ konscia sabotado de Esperanto fare de la francaj aŭtoritatoj favore al sia propra lingvo, la projekto de Zamenhof komencis akiri ĉiam pli grandan popularecon, trovante ŝatantojn eĉ inter lingvistoj. Ekestis la unuaj Esperanto-kluboj (la unua en Nurenbergo, poste aliaj tra tuta Eŭropo). Kelkaj el ili funkcias ĝis hodiaŭ, kaj Esperanto daŭre havas vivplenan parolantkomunumon.


Dr. Monika Piechota led an engaging walk through Białystok following the footsteps of Zamenhof: https://kmsi.uwr.edu.pl/2024/10/20/fotorelacja-z-bialegostoku/
A report on Professor Romanyshyn’s lecture, in English and in Esperanto, was prepared by Mr. Antoni Siwkiewicz, a student at the College of Interdisciplinary Individual Studies.
Interesan promenadon tra Bjalistoko laŭ la spuroj de Zamenhof gvidis d-rino Monika Piechota: https://kmsi.uwr.edu.pl/2024/10/20/fotorelacja-z-bialegostoku/
Raporton pri la prelego de profesoro Romanyshyn en la angla kaj Esperanto preparis s-ro Antoni Siwkiewicz, studanto de la Kolegio de Interdisciplina Individua Studado.

As part of the series BEYOND LANGUAGE, students from the College forInterdisciplinary Studies, University of Wrocław, had the opportunity to attend a fascinating lecture by Professor Nataliia Romanyshyn, who teaches at the Faculty of Applied Linguistics at Lviv Polytechnic. The lecture continued her series, exploring the connection between identity and language in Ukraine. The speaker focused on literary works created in response to the Russian-Ukrainian armed conflict, highlighting their social and identity-related dimensions. According to Professor Romanyshyn, war literature in national culture serves ethical, psychological, and memorial functions. It shapes worldviews, social identities, and value systems. Contemporary Ukrainian literature—especially the works written after 2014—not only documents the experience of war, but also provides a tool for reflecting on Ukraine’s social, political, and historical condition.
Kadre de la serio BEYOND LANGUAGE, studentoj de la Kolegio de Interfakaj Individuaj Studoj ĉe la Universitato de Vroclavo havis la ŝancon ĉeesti fascinan prelegon de profesorino Nataliia Romanyshyn, kiu instruas ĉe la Fakultejo de Aplikita Lingvistiko ĉe Lviva Politekniko. La prelego estis daŭrigo de ŝia serio, esploranta la ligon inter identeco kaj lingvo en Ukrainio. La prelegantino enfokusigis sin je literaturaj verkoj kreitaj responde al la rus–ukraina armita konflikto, substrekante iliajn sociajn kaj identec–rilatajn dimensiojn. Laŭ profesorino Romanyshyn, militliteraturo en nacia kulturo plenumas etikajn, psikologiajn kaj memorajn funkciojn. Ĝi formas mondrigardojn, sociajn identecojn kaj valorajn sistemojn. Nuntempa ukraina literaturo – precipe verkoj verkitaj post 2014 – ne nur dokumentas la sperton de milito, sed ankaŭ servas kiel ilo por pripensi la socian, politikan kaj historian staton de Ukrainio.

One of the featured works was The Orphanage by Serhiy Zhadan, which follows a teacher’s three-day journey through the occupied territories of Donbas. The title “internat” (which in Ukrainian means “orphanage,” not “boarding school, as in Polish”) becomes a metaphor for social isolation, moral abandonment, and the long-term effects of Russian propaganda. The book is not about the war itself, but about people caught between loyalty and survival, between patriotism and indifference.
Unu el la prezentitaj verkoj estis „La Orfejo” („The Orphanage”) de Serhiy Zhadan, kiu sekvas la tritagan vojaĝon de instruisto tra la okupitaj teritorioj de Donbaso. La titolo „internat” (kiu en la ukraina signifas „orfejo,” ne „loĝlernejo” kiel en la pola) fariĝas metaforo por socia izolado, morala forlaso kaj la longdaŭraj efikoj de rusa propagando. La libro ne temas rekte pri la milito, sed pri homoj kaptitaj inter lojaleco kaj travivo, inter patriotismo kaj sendiferenco.
Another discussed author was Oksana Zabuzhko, an essayist and novelist whose work—including the essay “The Longest Journey”—examines colonial heritage and the idea of a “captive mind.” Zabuzhko sees the roots of the war in damaged national identity and the absence of a consistent memory policy.
Alia aŭtorino diskutita estis Oksana Zabuzhko, eseistino kaj romanistino, kies verko – inkludante la eseon „La Plej Longa Vojaĝo” („The Loingest Journey”) – esploras kolonian heredaĵon kaj la ideon de „kaptita menso.” Zabuzhko vidas la radikojn de la milito en detruita nacia identeco kaj la manko de konsekvenca memorpolitiko.

A major part of the lecture focused on Dom’s Dream Kingdom by Victoria Amelina. The narrator is a dog, observing the life of a family living in the same Lviv apartment for three decades—from the fall of the USSR to the outbreak of war. The home becomes a symbolic space, marked by history, the Soviet past, and the search for identity. The lecture also covered Amadoka by Sofia Andrukhovych, a 900-page epic about a soldier who returns from the front with partial amnesia and a disfigured face. The novel weaves together the themes of the Holocaust, the Holodomor, and Stalinist repression. The title refers to Lake Amadoka—now vanished—which symbolizes lost heritage and the erasure of collective memory. The novel’s main theme—the physical and psychological scarring of individuals by war and other repressive political “games” beyond their control—recalls the classic Johnny Got His Gun by Dalton Trumbo. The earlier-mentioned author, Victoria Amelina, tragically died in 2023 as a result of a Russian missile strike on Kramatorsk, proving this theme is not just a fictional construct.
Grava parto de la prelego koncentriĝis pri „La Sonĝreĝlando de Dom” („Dom’s Dream Kingdom”) de Victoria Amelina. La rakontanto estas hundo, kiu observas la vivon de familio loĝanta en la sama loĝejo en Lvivo dum tri jardekoj – ekde la falo de Sovetunio ĝis la komenco de la milito. La hejmo fariĝas simbola spaco, markita de historio, la sovetia pasinteco kaj la serĉado de identeco. La prelego ankaŭ priparolis la romanon „Amadoka” de Sofia Andrukhovych – 900-paĝan epopeon pri soldato kiu revenas de la fronto kun parta amnezio kaj mutilita vizaĝo. La romano kunigas temojn de la Holokaŭsto, la Holodomoro, kaj la stalinista subpremo. La titolo rilatas al la lago Amadoka – jam malaperinta – kiu simbolas perditan heredaĵon kaj la forviŝon de kolektiva memoro. La ĉeftemo de la romano – la fizika kaj psikologia vundigo de individuoj per milito kaj aliaj subpremantaj „politikaj ludoj” preter ilia kontrolo – memorigas pri la klasikaĵo „Joĉjo Prenis Sian Pafilon” („Johnny Got His Gun”) de Dalton Trumbo. La jam menciita aŭtorino Victoria Amelina tragike mortis en 2023 pro rusa misila atako sur Kramatorsk, pruvante ke tiu temo ne estas nur fikciaĵo.

Another important phenomenon is literature written by currently-serving soldiers—“frontline literature.” These often take the form of diaries, blogs, or social media posts. A defining feature of these texts is the blurring of the line between fiction and documentary. Works like Punishers (an ironic title referencing Russian propaganda) by Vlad Yakushev and Footprints on the Road by Markus Valerii¾both former soldiers¾depict the daily reality of combat, the difficulty of decision-making, and the identity struggles army members face.
Alia grava fenomeno estas literaturo verkita de nunaj soldatoj – „frontlinia literaturo”. Tiuj verkoj ofte prenas formon de taglibroj, blogoj aŭ afiŝoj en sociaj retejoj. Difina trajto de tiuj tekstoj estas la malklarigo de la limo inter fikcio kaj dokumentaĵo. Verkoj kiel „Punistoj” „Punishers”, ironia titolo rilatanta al rusa propagando) de Vlad Yakushev kaj Pasosigoj sur la vojo” („Footprints on the Road”) de Markus Valerii – ambaŭ eks–soldatoj – prezentas la ĉiutagan realecon de batalado, la malfacilecon de decidado, kaj la identecluktojn kiujn alfrontas armeanoj.

Professor Romanyshyn’s lecture was a powerful reminder that war is not just an abstract headline or a sudden wave of refugees who “appeared out of nowhere.” It is a real experience lived by people like us. Their pain and resilience are reflected in culture, with literature playing a crucial role in bearing witness.
La prelego de profesorino Romanyshyn estis potenca memorigilo, ke milito ne estas nur abstrakta ĉefnovaĵo aŭ subita ondo de rifuĝintoj – homoj, pri kiuj oni foje diras, ke „ili aperis el nenie”. Ĝi estas vera sperto travivita de homoj kiel ni. Ilia doloro kaj rezisteco reflektiĝas en kulturo, kaj literaturo havas esencan rolon en tiu atestado.
Opublikowane przez: Tomasz Górski